klifo, kaj plie ni estas en terenfaldiĝo.
Botreleo alproksimiĝis la muron kaj pezis sur la briko. La elklikiĝo okazis kaj la enirejo de la subpasejo aperis. En lumo de la lanternoj kiujn ili eklumigis, ili vidis ke ĝi estis traborita laŭ volboformo, kaj ke tiu volbo, cetere tiel kiel la grundo mem, estis tute kovrita per brikoj.
Ili paŝis dum kelkaj sekundoj, kaj tuj ŝtuparo prezentiĝis. Botreleo nombris kvardek kvin ŝtupoj, ŝtupoj el brikoj, sed kiujn la malrapida efiko de la paŝoj kavigis ĉe la mezo.
- Mil diabloj ! sakris Ganimard kiu paŝis fronte, kaj kiu subite haltis kvazaŭ li koliziis ion.
- Kio estas ?
- Iu pordo !
- Diable, murmuris Botreleo rigardante ĝin, kaj ne facile por frakasi. Fera bloko, tutsimple.
- Ni estas perditaj, diris Ganimard, ne estas eĉ seruro.
- Ĝuste, estas tio kio donas al mi esperon.
- Kaj kial ?