kvindek metroj, ekstaris el la ondoj la impresan blokon de la Nadlo. Dekstren, tute apude, estis la apogarko de la pordo de Avalo, maldekstren, tre for, fermanta la harmonian kurbiĝon de iu vasta kreko, alia arkaĵo, ankoraŭ pli impona, siluetiĝis en la klifo, la Manearko (granda klifa arko), tiel granda ke marŝipo trovintus trapasejon, kun ĝiaj mastoj starigataj kaj ĉiuj veloj disvolvataj. Funde, ĉien, la maron.
- Mi ne vidas nian floteton, diris Botreleo.
- Neeble, rebatis Ganimard, la pordo de Avalo kaŝas al ni la tutan marbordon de Etretat kaj de Iporto. Sed jen, tien marmezen, tiu nigra linio, samnivele kun la akvo...
- Nu ?...
- Nu, estas nia mararmeo, la torpedoŝipo n°25. Kun tio, Lupeno povas forkuri... se li volas koni la subakvajn pejzaĝojn.
Iu ramplo montris la aperturon de la ŝtuparo, apud la fendo. Ili enpaŝis en ĝi. De tempo al tempo, iu eta fenestro truis la rokmuron, kaj ĉiufoje kiam ili ekvidis la Nadlon kies la maso ŝajnis al ili pli kaj pli giganta.