Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/312

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Li daŭrigis sian vojon. La tunelo finatingis alian groton kun pli vastaj proporcioj, kie oni videtis kontraŭe, la unuaj ŝtupoj de iu ŝtuparo kiu supreniris.

- Nun estas la grimpado de la Nadlo kiu komencas, diris Ganimard, tio fariĝas pli serioza.

Sed unu el liaj grupanoj alvokis lin.

- Sinjoro, alia ŝtuparo, tien maldekstren.

Kaj tuj post, ili malkovris iun trian dekstren.

- Diable, murmuris la inspektoro, la situacio komplikiĝas. Se ni trapasa ĉi tie, ili ja forfuĝos tra tie.

- Ni disiru, proponis Botreleo.

- Ne, ne... estus malfortigi nin... preferinde estas ke unu el ni skoltu.

- Mi, se vi volas...

- Vi, Botreleo, bone. Mi restos kun miaj grupanoj... tiel, nenion por timi. Povas esti aliaj vojoj ol tiu kiu ni sekvis en la klifo, kaj pluraj vojoj ankaŭ tra la Nadlo. Sed, certe, inter la klifo kaj la Nadlo, ne ekzistas alia komunikejo ol la tunelo. Do, necesas pasi tra ĉi tiu groto. Do mi