iomete malpli vasta ĉambro, ŝajnis al Botreleo. Kaj ĉiam, kontraŭe, ŝtuparo kiu supreniris.
Tridek ŝtupoj denove. Pordo. Pli malgranda ĉambro...
Botreleo komprenis la planon de la laboroj realigitaj ene de la Nadlo. Estis serio de supermetitaj ĉambroj unuj super la aliaj, kaj sekve, pli kaj pli malvasta. ĉiuj servis kiel provizejojn.
En la kvara, ne plu estis da lampo. Iom da taglumo filtris tra fendetoj, kaj Botreleo ekvidis la maron je deko da metroj sub li.
Tiam, li sentis sin tiom for de Ganimard ke ia angoro komencis plenigi lin, kaj necesis al li superi siajn nervojn por ne forkuri per siaj tutaj fortoj. Neniu danĝero minacis lin, tamen, kaj eĉ ĉirkaŭ li, la silento estis tia ke li demandis sin ĉu la tuta Nadlo ne estis forlasita de Lupeno kaj liaj komplicoj.
"Je la sekvonta etaĝo, li diras al si, mi ĉesos".
Tridek ŝtupoj, ĉiam, poste pordo, tiu ĉi pli malforta, kun pli moderna aspekto. Li milde puŝis ĝin, tute preta ekfuĝi. Neniu. Sed la ĉambro malsimilis al la aliaj kiel