proprietulo de la kastelo de la Nadlo. Valmeras ! Tiu mem al kiu li petis helpon kontraŭ Arseno Lupeno. Valmeras ! sia ekspedicia kunulo al Krozanto. Valmeras, la kuraĝa amiko kiu ebligis la eskapon de Rajmonda frapante aŭ ŝajnigante frapi, en la ombro de la vestiblo, komplicon de Lupeno !
- Vi... vi... Estas do vi ! li balbutis.
- Kaj kial ne ? ekkriis Lupeno. Ĉu vi do kredis ĝisfunde koni min ĉar vi vidis min sub la trajtoj de ekleziulo aŭ sub la ŝajno de S-ro Masibano ? Bedaŭrinde ! Kiam oni elektis la socian situacion kiun mi okupas, necesas ja uzi siajn talentetojn de socio. Se Lupeno ne povus esti, laŭ lia plaĉo, pastoro de la reformacia Eklezio kaj membro de la Akademio de la Surskriboj kaj la Beletroj, estus por malesperi esti Lupeno. Nu, Lupeno, la vera Lupeno, Botreleo, jen li ! Rigardu lin per ĉiuj viaj okuloj, Botreleo...
- Sed tiam ... se estas vi... tiam... Fraŭlino...
- He jes, Botreleo, vi diris...
Li denove disigis la kurtenon, gestis kaj anoncis :
- S-inon Arsenon Lupenon.