flekseblaj silkoj kun malfreŝaj koloroj, kazubloj, teksaĵoj el oro kaj el arĝento...
Ili ankoraŭ supreniris kaj Botreleo vidis la ĉambron de la horloĝoj kaj pendolhorloĝoj, la ĉambron de libroj (ho ! la belegaj bindaĵoj, kaj la raraj altaprezaj volumoj, senkomparaj ekzempleroj ŝtelitaj al famaj bibliotekoj !), la ĉambron de puntaĵoj, la ĉambron de bagatelaĵoj.
Kaj ĉiufoje, la ĉambra cirklo plietiĝis. Kaj nun, ĉiufoje, la batada bruo foriĝis. Ganimard malprogresis.
- La lasta diris Lupeno, la ĉambro de la Trezoro.
Tiu ĉi estis tute malsama. Ronda, ankaŭ, sed alta, konusforma, ĝi okupis la supron de la konstruaĵo, kaj ĝia bazo verŝajne troviĝis je dek kvin aŭ dudek metroj de la pinta ekstremaĵo de la Nadlo.
Flanke de la klifo, neniu luko. Sed, flanke de la maro, ĉar neniu trudiĝema rigardo estis timinda, du vitritaj aperturoj malfermiĝis, tra kiu la lumo abunde eniris. La grundo estis kovrita de planko el rara ligno, kun samcentraj desegnoj. Kontraŭ la muroj, vitrinoj, kelkaj pentraĵoj.
- La perloj el miaj kolektoj, diras Lupeno.