disigis ilin de Ganimard.
Marvasten, oni videtis la nigran dorson de la torpedoŝipo kaj la fiŝŝipetojn kiuj krozis. La junulo demandis :
- Kaj la trezoron ?
- Ha ! Knabo, estas tiu kiu ĉefe interesas vi ! Tiuj ĉiuj ĉefverkoj de homa arto, ĉu ne ? Tio ne valoras por via scivolemo, la kontemplado de la trezoro... Kaj la tuta homamaso estos kiel vi ! Nu do, estu kontenta !
Li frapegis per la piedo kaj tiel ŝancelis unu el la diskoj kiuj konsistigis la pargeton, kaj levante ĝin kiel la kovrilon de skatolo, li malkovris ian kuvon, tute rondan, kavigita en la roko mem. Ĝi estis malplena. Iom pli for, li realigis la saman agmanieron. Iu alia kuvo aperis. Ankaŭ malplena. Tri fojojn pli, li rekomencis. La tri aliaj kuvoj estis malplenaj.
- Ĉu ne ! rikanis Lupeno, kia elreviĝo ! Sub Ludoviko la XIa, sub Henriko la IVa, sub Riŝeliu, la kvin kuvoj devis esti plenaj. Sed, pensu do pri la Ludoviko la XIVa, pri la ekstravaganco de Versajlo, pri la militoj, pri la grandaj ruiniĝoj de la reĝado ! Kaj pensu pri Ludoviko la XVa, la malŝparema reĝo, pri la Pompadur, la Dubari ! Tio kion oni devis