trapelis, kelkaj tomboŝtonoj sub kiuj ni esploris, kaj estis ĉio.
La enketa juĝisto malfermigis al si de la ĝardenisto, kiu havis la ŝlosilon, la Kapelon-Dio, vera juvelo de skulptarto kiun la tempo kaj la revolucioj respektis, kaj kiu estis ĉiam konsiderita, kun la fajnaj cizeladoj de ĝia porĉo kaj la malfortika popolo de ĝiaj statuetoj, kiel unu el la mirindaĵoj de la normanda gotika stilo. La kapelo, interne tre simpla, sen alia ornamaĵo ol sia marmora altaro, ofertis neniun rifuĝejon. Cetere, estus necesa tien enŝoviĝi. Per kiu rimedo ?
La inspektado finatingis la pordeton kiu servis kiel enirejon por la vizitantoj de la ruinaĵoj. Ĝi rigardis al iu kava vojo traŝoviĝinta inter la ĉirkaŭmuro kaj iu arbetaro kie vidiĝis forlasitaj ŝtonminejoj. S-ro Baptofilo kliniĝis : la polvo de la vojo prezentis spurojn de pneŭoj, kun kontraŭjoraj radringoj. Fakte, Rajmonda kaj Viktoro estis kredintaj aŭdi, post la fusilpafo, la anhelon de iu veturilo. La enketjuĝisto sugestis :
- La vundito rekuniĝis kun siaj komplicoj.
- Neeblas ! ekkriis Viktoro. Mi estis tie, dum