Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/332

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

el miaj trupanoj ilian parton de la ŝtelaĵo kaj ke vi renkontis ilin la alian nokton sur la klifo ? Vi komprenas tion, ĉu ne ? La kava Nadlo, estas la Aventuro. Tiel longe ĝi estas al mi, mi restas la Aventuristo. La Nadlo rekaptita, estas la tuta estinteco kiu disiĝas el mi, estas la estonteco kiu komencas, iu estonteco de paco kaj de feliĉo kie mi ne plu ruĝiĝos kiam la okuloj de Rajmonda rigardos min, iu estonteco...

Li furioze turnis sin al pordo :

- Sed silentu do, Ganimard, mi ne finis mian oratoraĵon !

La batoj akceliĝis. Oni estus diranta la kolizion de iu trabo ĵetita kontraŭ la pordo. Staranta antaŭ Lupeno, Botreleo, arda en sia scivolemo, atendis la okazaĵojn, sen kompreni la intrigon de Lupeno. Ke li forlasas la Nadlon, konsentite, sed kial li mem kapitulacis ? Kio estis lia plano ? Ĉu li esperis eskapi de Ganimard ? Kaj aliflanke, kie do troviĝis Rajmonda ?

Tamen Lupeno murmuris, penseme :

- Honesta... Arseno Lupeno honesta... ne pli da ŝtelado... vivi la vivon de ĉiuj... Kaj kial ne ? Estas nenia kialo por ke mi ne retrovas la saman sukceson... Sed lasu do min pace, Ganimard ! Vi do ne scias,