kompliki al mi la atakon... sed vi estas delikata, vi !
Li direktiĝis al iu granda triptiko de Van de Veiden, kiu bildigis la Magojn. Li refaldis la dekstran alon kaj tiel malkovris malgrandan pordon kies li ekprenis la tenilon.
- Bonan ĉason, Ganimard, kaj multajn aferojn hejmen !
Iu pafo tondris. Li saltegis dorsen.
- Ha kanajlo, trafe en la koro ! Vi do vizitis kurson ? Perdita la Magon ! Ĝuste en la koro ! Frakasita kiel pipon en foiro...
- Kapitulacu, Lupeno ! blekis Ganimard kies la revolvero ekaperis el la rompita panelo kaj kies oni ekvidi la brilantajn okulojn... Kapitulacu, Lupeno !
- Kaj la gardantaro, ĉu ĝi kapitulacas ?
- Se vi movas, mi pafmurdas vin...
- Nu do, vi ne kapablas atingi min ĉi tie !
Fakte, Lupeno estis malproksimiĝinta, kaj se Ganimard, tra la realigita breĉo en la pordo, povis pafi rekten antaŭ si, li ne kapablis pafi kaj ĉefe celi al flanko kie Lupeno troviĝis... La situacio de tiu ĉi ne estis malpli terura pro tio, ĉar la elfuĝejo pri kiu li esperis, la pordeto de la triptiko, malfermiĝis antaŭ Ganimard. Provi forfuĝi, estis