Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/335

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

riski sin al la pafado de la policano... kaj restis kvin kugloj en la revolvero.

- Diable, li diris ridante, miaj akcioj estas malaltiĝantaj. Vi meritas tion, mia maljuna Lupeno, vi volis senti lastan impreson kaj vi trostreĉis la ŝnuron. Necesis ne tiom babili.

Li platigis sin kontraŭ la muro. Sub la strebo de la viroj, ankoraŭ iu peco de la panelo cedis, kaj Ganimard sentis sin pli komforte. Tri metroj, ne pli, apartigis la du kontraŭulojn. Sed iu vitrino el ora ligno protektis Lupenon.

- Al mi do, Botreleo ekkriis la maljuna policano, kiu grumblis pro furiozo... pafu do al li, anstataŭ tiel rigardadi !...

Izidoro fakte ne moviĝis, pasia spektanto, sed sendecida ĝis nun. Per ĉiuj siaj fortoj, li volis enmiksiĝi en la lukto kaj mortigi la kaptulon kiun li tenis en sia povo. Iu malklara sento malhelpis lin.

La alvoko de Ganimard skuis lin. Lia mano kuntiriĝis sur la kolbon de lia revolvero.

"Se mi decidiĝus, pensis li, Lupeno estus perdita... kaj tion mi rajtus... estas mian devon..."

Iliaj okuloj renkontiĝis. Tiuj de Lupeno