veturilo antaŭ la vendejo kaj kiu petis ĉu oni povis havigi al li, por unu el siaj klientoj, iun ŝoforan kaskedon el flava ledo. Restis tiun. Li pagis sen eĉ zorgi pri la mezuro, kaj li foriris. Urĝegis al li.
- Kian veturilon ?
- Iu kupeo kun kvar sidlokoj.
- Kaj kiu tago estis ?
- Kiu tago ? Sed ĉi mateno.
- Ĉi tiu mateno ! Kion vi freneze diras al mi ?
- La kaskedo estis aĉetita ĉi mateno.
- Sed tio neeblas, ĉar ĝi estis trovita ĉi tiun nokton en la parko. Por tio, necesis ke ĝi estu tie, kaj sekve ke ĝi estu antaŭe aĉetita.
- Ĉi mateno. La ĉapelisto diris tion al mi.
Estis momento de mirego. La enketa juĝisto, konsternita, provis kompreni. Subite, li eksaltis, frapata per genia trajto.
- Oni alkonduku la ŝoforon kiu veturigis nin ĉimatene !
La ĝendarma brigadisto kaj sia subulo haste kuris al la ĉevalejo.