- Ordonu al viaj viroj lasi tiun virinon.
- Ne !
Lupeno eldiris :
- Aŭskultu, Ĥolmes...
Sed li ĉesigis, komprenante la stultecon de la vortoj. Antaŭ tiu koloso de orgojlo kaj de volo kiu nomatiĝis Ĥolmes, kion signifus la minacoj ?
Rezoluta pri ĉio, subite li metis la manon al la poŝo de sia jako. La Anglo antaŭsciigis lin, kaj eksaltante al sia kaptitino, li lokis la faŭkon de sia revolvero je kvin centimetroj de ŝia tempio.
- Neniu gesto, Lupeno, aŭ mi pafos.
Samtempe liaj du kunuloj elpoŝigis siajn armilojn kaj ilin celdirektis al Lupeno... Tiu ĉi rigidiĝis, subpremis la furiozon kiu ribeligis lin, kaj senemocie, la du manoj en siaj poŝoj, la brusto elmetita al la malamiko, li rekomencis :
- Ĥolmes, por la tria fojo, lasu tiun virinon kvieta.
La Anglo rikanis :
- Eble ni ne rajtas tuŝi ŝin ! Nu, ho, sufiĉe da ŝercoj ! Vi ne nomiĝas pli Valmeras ol vi nomiĝas Lupeno, estas nomo kiun vi ŝtelis,