Botreleo alkuris. Sed jam Lupeno forliberigis lin, kaj apud lia malamiko kuŝita sur la tero, li plorsingultis.
Kompatinda vidaĵo ! Botreleo devis neniam forgesi la tragikan hororon, li kiu sciis la tutan amon de Lupeno por Rajmonda, kaj ĉion kiun la fama aventuristo mem foroferis por animi de rideto la vizaĝon de lia plejamatino.
La nokto komencis kovri la batalkampon per mortotuko de ombro. La tri Angloj ŝnurligitaj kaj buŝoŝtopitaj kuŝis en la altaj herbaĉoj. Kantoj lulis la vastan silenton de la ebenaĵo. Estis la homoj de Neŭvileto kiuj revenis de la laboro.
Lupeno leviĝis. Li aŭskultis la monotonajn voĉojn. Poste li konsideris la feliĉan farmobienon kie li esperis pace vivi apud Rajmonda. Poste li rigardis ŝin, la povra amantino, kiun la amo mortigis kaj kiu dormis, tute blanka, en la eterna dormo.
La kamparanoj tamen proksimiĝis. Tiam Lupeno kliniĝis, prenis la mortintinon en siajn fortajn brakojn, levis ŝin per unu skuo, kaj duone kurbiĝinta, kuŝigis ŝin sur sian dorson.
- Ni iru, Viktoria.