Post kelkaj minutoj, la brigadisto revenis sole.
- La ŝoforo ?
- Li servigis sin ĉe la kuirejo, li tagmanĝis, kaj poste...
- Kaj poste ?
- Li forpafiĝis.
- Kun sia veturilo ?
- Ne. Pretekstinte iri viziti iun el siaj parencoj en Uvilo, li prunteprenis la biciklon de la stalisto. Jen sia ĉapelo kaj sia palto.
- Sed li ne foriris nudkape ?
- Li eltiris el sia poŝo kaskedon kaj li surmetis ĝin.
- Iun kaskedon ?
- Jes, el flava ledo, ŝajnas.
- El flava ledo ? Sed ne, ĉar jen ĝi.
- Fakte, Sinjoro enketjuĝisto, sed la sia estas simila.
La substituito aŭdigis rikaneton.
- Tre amuze ! Amuzege ! Ekzistas du kaskedoj... Unu kiu estis reala, kaj kiu konsistigis nian solan pruvobjekton, deiris sur la kapon de la pseŭdo-ŝoforo ! La alia, la falsa, vi ĝin havas inter la manoj. Aĥ ! la bravulo nin trafe superruzis.
- Oni kuratingu lin ! Oni revenigu lin, kriis