Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/39

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Tiel do ! Mi estas nur okaza kunlaboranto. Mi dekstre kaj maldekstre sendas artikolojn kiuj estos publikigataj... aŭ rifuzataj, depende de la cirkonstancoj.

- En ĉi tiu kazo, vian nomon ? Viajn identigilojn ?

- Mia nomo sciigus nenion al vi. Pri miaj paperoj, mi ne havas.

- Vi ne havas ajnan paperon atestanta vian profesion !

- Mi ne havas profesion.

- Sed finfine, Sinjoro, ekkriis la juĝisto iom bruske, vi tamen ne kredigas resti inkognite post esti ruze enkondukiĝi ĉi tien, kaj esti subaŭdinta la sekretojn de la justeco.

- Mi petos vin rimarki, S-ro la enketjuĝisto, ke vi nenion demandis al mi kiam mi venis, kaj ke, konsekvence, mi havis nenion por diri. Krome, ne ŝajnis al mi ke la enketo estis sekreta, ĉar ĉiuj ĉeestis... eĉ unu el la kulpuloj.

Li milde parolis, per senfine ĝentileca tono. Estis tre juna homo, grandega kaj maldikega, vestinta per tro mallonga pantalono kaj per tro mallarĝa jako. Li havis rozkoloran vizaĝon de knabino, larĝan frunton enplantitan de