Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/40

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

broshararo kaj blondan barbon malbone tonditan. Liaj okuloj brilis pro inteligenteco. Li neniel ŝajnis embarasita kaj ridetis per simpatia rideto kie ne estis ironia impreso.

S-ro Baptofilo observis lin kun agresema malfido. La du ĝendarmoj antaŭenpaŝis. La junulo gaje ekkriis :

- S-ro enketjuĝisto, evidentiĝas ke vi suspektas min esti iu el la komplicoj. Sed, se tiel estus, ĉu mi ne elŝteliĝus je la oportuna momento, laŭ la ekzemplo de mia kamarado ?

- Vi povus esperi...

- Ĉiu espero estus absurda. Pensu, S-ro enketjuĝisto, kaj vi konsentos ke laŭ bona logiko...

S-ro Baptofilo rigardis lin rekte en la okulojn, kaj seke :

- Sufiĉe da ŝercoj ! Via nomo ?

- Izidoro Botreleo.

- Via profesio ?

- Studento de retoriko ĉe la gimnazio Janseno-de-Saillio.

S-ro Baptofilo rigardis lin en la okulojn, kaj seke :

- Kion do vi frenezumas al mi ? Studento de retoriko...