kontraŭ suspektinda temo, ŝatis aŭskulti lin.
Li demandis al li per malpli ursa tono :
- Kaj vi estas feliĉa pri via aventuro ?
- Kontentega ! Mi neniam spektis aferon kiel tiu ĉi, kaj tiu ĉi ne mankas intereson.
- Nek tiujn misterajn komplikaĵojn kiujn vi ŝategas tiom multe.
- Kaj kiuj estas tiom interesegaj, S-ro enketjuĝisto ! Mi ne konas pli alta emocio ol vidi ĉiujn faktojn kiuj emerĝas el la ombroj, kiuj ariĝas unuj kontraŭ la aliaj, kaj kiuj konsistigas iom post iom la probablan veraĵon.
- La probabla vero, kiel vi trogravigas tion, junulo ! Ĉu tio signifas ke vi jam pretigis vian solveton de la enigmo ?
- Ho ! Ne, respondis Botreleo ridante... Nur... ŝajnas al mi ke estas kelkaj punktoj kie neeblas ne koncepti opinion, kaj aliaj, eĉ tiom precizaj, ke sufiĉas... konkludi.
- Hej ! Sed tio fariĝas tre stranga kaj fine mi tuj scios ion. Ĉar mi miahontege konfesas al vi, mi nenion scias.
- Estas ke vi ne havis tempon por pripensi, S-ro enketjuĝisto. La