- Ĉu ja vi konas la nomon de la murdisto ?
- Jes.
- Kaj la lokon kie li troviĝas, eble ?
- Jes.
S-ro Baptofilo frotis al si la manojn :
- Kia fortuno ! Ĉi tiu aresto honorigos mian karieron. Kaj ĉu vi povas, de nun, sciigi al mi tiujn frakasajn rivelojn ?
- De nun, jes... aŭ, se vi ne vidas ian maloportunaĵon, post unu aŭ du horoj, kiam mi ĝis la fino ĉeestos la enketon kiun vi daŭrigos.
- Sed ne, tuj nun, junulo...
Tiumomente, Rajmonda de Sankta-Verano, kiu ekde la komenco de ĉi tiu sceno, ne estis malrigardadanta Izidoron Botreleon, antaŭenpaŝis al S-ro Baptofilo.
- Sinjoro enketjuĝisto…
- Kion vi deziras, fraŭlino ?
Dum du aŭ tri sekundoj, ŝi hezitis, la okuloj fiksitaj sur Botreleo, poste, alparolanta al S-ro Baptofilo :
- Mi petegas al vi demandi al S-ro la kialon pro kiu li hieraŭ promenis en la kava vojo kiu kondukas al la pordeton.