estas facile al mi pruvi tion. Hieraŭ, dum tiu horo, mi estis en Veleso.
- Necesos pruvi tion, tio ja nepros. ĉiaokaze la situacio ne plu estas la sama. Brigadisto, unu el viaj knabegoj kunrestados kun sinjoro.
La vizaĝo de Izidoro Botreleo montris akran ĉagreniĝon.
- Tio daŭros longe ?
- La tempo por kolekti la necesajn informojn.
- S-ro enketjuĝisto, mi petegas al vi arigi ilin per kiel eble plej da rapideco kaj da diskreteco...
- Kial ?
- Mia patro estas maljuna. Ni reciproke amas nin tre multe... kaj mi ne volus ke li havus doloron pro mi.
La plorema voĉtono malplaĉis al S-ro Baptofilo. Tio odoris melodraman enscenigon. Malgraŭe, li promesis :
- Tiun vesperon... plej malfrue morgaŭ, mi scios elturniĝi pri tio.
La posttagmezo pasis for. La juĝisto reiris en la ruinaĵojn de la malnova klostro, zorgante malpermesi la eniradon al ĉiuj scivolemuloj, kaj pacience, metode, dividinte la terpecon en parceloj sinsekve esplorataj,