Ĝis la dekunua, ĉio estis trankvila, sed je la dekunua kaj dek minutoj, pafbruo tondris el la alia flanko de la kastelo.
- Atentu, kriegis la brigadisto. Du bravuloj restu ĉi tie !... vi, Fosie kaj vi, Lekanu... La aliaj kurpaŝe.
Ili ĉiuj pafiĝis kaj preterpasis maldekstren la kastelon. En la ombro, iu silueto elŝteliĝis. Tuj poste, dua pafbruo altiris ilin pli for, preskaŭ ĝis la limoj de la farmbieno. Kaj subite kiam ili taĉmente alvenis al heĝo kiu stariĝis rande de la fruktarbejon, iu flamo ekfulmis dekstre de la domo destinita por la farmulo, kaj aliaj flamoj tuj ekleviĝis laŭ dika kolono. Estis garbejo kiu brulis, plenŝtopita de pajlo ĝis ĝia firsto.
- La kanajloj ! kriis la brigadisto Kevilono, estas ili kiuj bruligis tion. Ni ekkaptu ilin, miaj infanoj. Ili ne povas esti for.
Sed la brizo klinanta la flamojn al la hejma konstruaĵo, necesis antaŭ ĉio antaŭgardi kontraŭ la danĝero. Ili ĉiuj strebis per tiom pli da ardo kiom S-ro de Jevro, alkurinta al la katastrofejo, kuraĝigis ilin per la promeso de rekompenco. Kiam ni mastris la incendion, estis la dua horo matene. Ia ajn postkurado estintu vana.
- Ni vidos tion en plena taglumo, diris la