Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/62

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kun modela konduto. Via patro loĝanta en la provinco, vi alvenas po unu fojo monate ĉe lia korespondanto, S-ro Bernodo, kiuj ne ŝparas laŭdojn cele al via.

- Tiel ke...

- Tiel ke vi estas libera.

- Ĉu absolute libera ?

- Absolute. Ha ! Tamen mi metas malgrandan, tre malgrandan kondiĉon. Vi komprenas ke mi ne povas liberigi homon kiu sorbigas la narkotaĵojn, kiu eskapas tra fenestroj, kaj kiun oni poste kaptas ĉe la faro mem de vagado sur privataj proprietoj, ke mi ne povas tion sen ia ajn kompenso.

- Mi atendas.

- Nu ! Ni daŭrigu nian rompitan interparoladon, kaj vi diros al mi kie vi estas en viaj esploroj... Kun du tagoj de libereco, vi devis progresegi ?

Kaj ĉar Ganimard sin pretigis eliri, kun malŝata afekto al tia ekzerco, la juĝisto ekkriis :

- Sed tute ne, sinjoro inspektoro, via loko estas ĉi tie... Mi certigas vin ke S-ro Izidoro Botreleo indas ke ni aŭskultu lin.