S-ro Izidoro Botreleo, laŭ miaj informoj, estas fame taksita, en la altlernejo Janseno de Saillio, kiel observanto ĉe kiu nenio povas resti nerimarkite, kaj liaj samklasanoj, oni diris al mi, rigardas lin kiel vian konkuranton, kiel la rivalon de Herloko Ŝolmes.
- Vere ! Ganimard ironie diris.
- Perfekte. Unu el ili skribis al mi : "Se Botreleo deklaras ke li scias, necesas kredi lin, kaj tio kion li diras, ne dubu ke ĉi tio estu la ĝusta esprimo de la vero". S-ro Izidoro Botreleo, jen la momento aŭ neniam pravigi la fidon de viaj kamaradoj. Mi petegas vin, donu al ni la ĝustan esprimon de la vero.
Izidoro aŭskultis ridetante, kaj li respondis :
- S-ro enketjuĝisto, vi estas kruela. Vi mokas pri povraj kolegianoj kiuj distriĝas kiel ili povas. Vi pravegas, cetere, mi ne aldonos al vi aliajn kialojn por priŝerci min.
- Estas ke vi nenion scias, S-ro Izidoro Botreleo.
- Mi fakte konfesas, tre humile, ke mi nenion scias. Ĉar mi ne nomas "scii