kaŝejon, li. Kaj mi supozas ke la senŝanca stato de lia ĉefo estis sciigita al li, ĉar, sub la influo de timeto, li faris la senprudenta?on skribi tiun minacvorton : "Ve al la junulino se ?i mortigis la estron".
- Sed liaj amikoj sukcesis forigi lin poste, ĉu ne ?
- Kiam ? Viaj fortikuloj ne forlasis la ruinojn. Kaj plie kien oni estus transportita lin ? Maksimume al kelkaj centoj da metroj for, ĉar oni ne vojaĝigas mortiĝanto... kaj tiam vi estus trovinta lin. Ne, mi diras al vi, li estas tie. Neniam liaj amikoj estus eltiritaj lin el la plej sekura rifuĝejo. Estas tie kien ili venigis la kuraciston, dum la ĝendarmoj kuris al fajrego kiel infanoj.
- Sed kiel li vivas ? Por vivi, necesas manĝaĵojn, akvon !
- Mi ne kapablas ion diri... mi nenion scias... sed li estas tie, mi ĵuras tion al vi. Li estas tie ĉar li ne povas ne esti tie. Mi estas certa kvazaŭ mi vidis lin, kvazaŭ mi tuŝis lin. Li estas tie.
La fingro direktata al la ruinojn, li desegnis en la aero iun malgrandan cirklon kiu plietiĝis iom post iom ĝis fariĝi nur punkto. Kaj ĉi tiu punkto, la du kamaradoj freneze elrigardis