favorato, la plej abundajn detalojn. La reporteroj estis tie. Ili sturme impetegis al lernejo Janseno de Saillio, gvatis la eksterulojn dum la klaseliro kaj kolektis ĉiujn kiuj, de proksime aŭ malproksime, koncernis la nomatan Botreleon; kaj tiel oni sciiĝis pri la reputacio kiun ĝuis inter liaj kamaradoj tiu kiun ili kromnomis la rivalon de Herloko Ŝolmes. Per rezonado , per logiko kaj sen pli da informoj ol tiuj kiujn li legis en la ĵurnaloj, li estis diversfoje antaŭdirinta la solvon de komplikaj aferoj kiun la justico sukcessis malimpliki nur longe post li.
Tio iĝis distraĝo en la gimnazio Janseno ke meti al Botreleo penigajn demandojn, nedeĉifreblajn problemojn, kaj oni admiregis vidi per kia certeco de analizo, per kiaj sagacaj deduktoj, li direktis sin meze de la plej densaj mallumoj. Dek tagojn antaŭ la aresto de la spicisto Ĵoriso, li sciigis la decidiĝon kiun oni povis profiti el la fama ombrelo. Simile, li asertis, ekde la komenco, pri la dramo de Sankta-Kludo, ke la domgardisto estis kiel eble la sola murdinto.
Sed la plej kurioza estis la verketo kiun ni trovis rondiranta inter la lernantoj de la gimnazio,