Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Ĉirkaŭ la sesa vespere, siaj operacioj plenumitaj, S-ro Baptofilo atendis kune kun sia registristo S-ro Breduo, la aŭton kiu devis revenigi lin al Diepo. Li ŝajnis malkvieta, nervoza. Dufoje li demandis :
- Ĉu vi ne vidis la junan Botreleon ?
- Vere ne, sinjoro juĝisto.
- Kie diable li povas esti ? Ni ne vidis lin tuttage.
Subite li ekhavis ideon, konfidis sian monpaperujon al Breduo, kurante ĉirkaŭiris la kastelon kaj direktis sin al la ruinoj.
Apud la granda arkado, ventraltere sur la grundo kovrita de longaj pinpingloj, unu el siaj brakoj fleksita sub sia kapo, Izidoro ŝajnis duondormanta.