Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.djvu/10

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Sceno 2


(Sama ĉambro; Petro sidas ĉe la tablo silenta, kaj reve, fikse rigardas al la pordo dum la edzino laboras.)


Ŝi: Petro, vi sufiĉe revis, vi devas hodiaŭ plugi la marnan kampon, estas la epoko per plantadi la terpomojn, kaj neniu agro estas preta, ni terure prokrastas ĉi-jare, ĉu vi aŭdas min?

(Li daŭre revas, ne respondas.)


Ŝi: (al si men) Estas kiel se mi kantus, kiel se mi konversacius kun la muroj. Ĉu mi devas mem iri, mem plugi, mem kuiri, mem fari ĉion, pli ol mi povas, por daŭre ĝui tiun martiran vivon?… Se mi povus kuraci, kuracigi lin, normaligi tiun teruran staton! Sed, ĉio ebla, pova estas jam farita, provita; miloj da drogoj, piloloj, siropoj kaj «elekrtoŝokoj»… por kio, kial? Ha kompatinda mondo!

(paŭzo)

Ho, se mi povus revidi tiun drinkulan praavon! Se mi povus lin renkonti, revivigi, mi plezure masakrus lin, murdus lin tuj… Nu jes, mi donacus alkoholon, vinon, putinojn, ĝuon, ĉian ekstazon, mi regalus lian diboĉemon. Nun estas vi, mi kai ĉiuj samgeneracianoj, viaj filoj, ankaŭ eble, kiuj pagas la ekscesojn, la litrojn de drinkaĵo kaj la tutan krimaĵon lian… Ha, se mi tenus tiun mortintan maljunulaĉon, kiom plezure mi strangolus lin, ĝis kiam li fariĝus… blua, ruĝa, verda, nigra, putra!… (paŭzo) Malracio, malsaĝo homa, jen via resultato, via daŭra produkto!

(Ŝi montras la edzon ĉiam fikse revantan)

Kial inokuli al vi kuracilojn, homoj, vi mem kreas ciajn suferojn. Generacio post generacio enradikiĝas kaj ampleksiĝas via kreita veneno, dum via spiro, en stertoro, anoncas dekadencon de l' fiziko kaj moralo. Vi parolas pri eduko kaj etiko, statuigas viajn sciulojn; la dimanĉojn, ja preĝas vi kun emfazo antaŭ ĉi lumo de l' pereo. Kaj via volo, via konscio kaj konscienco? ĉu utilas scienso, filozofio, viaj ismoj, se vi, homoj, post ceremonia juro kaj promesoj, denove dronas en la maro de la avideco kaj ĝuemo? Homo, ĉu vi vere bezonas fumi, drinki, bordelumi? ĉu tiom da mono por vi estas nepra, ĉu al vi helpas subaĉeto kaj perfido? Kial vi leĝigas viajn sintenojn por, poste, tiel detrui vin? ĉu vere, homoj, vi paŝas sur la ĝusta vojo, sur la vojo de l' feliĉo?… Mi dubas, mi tro suferas, provas vin kompreni. Ho ve, ne naŭzigas min viaj teorioj, viaj statutoj kaj statutoj; mi malamas viajn doktrinojn, viajn diojn kaj moralojn. Jes, mi volus spiri, spiri libere, ne pensi… ne senti la mankojn… la mankojn, kiujn vi kreas. Sola sub la suno, volus mi paŝi, senti min en harmonio kun la