(Atuto pense sidas. Li tenas ŝraŭbturnilon kaj
rigardas jen malprecize, reve, jen al surtabla
muntaĵo.)
Atuto: (fajfetas) .... ... ... ... (rideme) Gajni pli, pli da
mono ricevi... monon... avanci... avanci ŝtupon
post ŝtupo sur tiu senfina eskalo de |’gloro...
(ride) Gloro ne!, ĝuo, mono, ni-diru...
(Flago eniras vigle, kun ilo en la mano.)
Flago: Nu, kion vi faras? Nenion, kiel ĉiam! Ha, tio ĉi
estas bona vivo, vera vivo de elektronika
cerbo... kiu pensas!
Atuto: (moke, ankoraŭ pripense) Jes, amiko mia, mi
pensas kiel elektronika cerbo, sed la diferenco
kuŝas en tio, ke mi scias kial mi pensas, por kiu
kaj pro kio mi agas... agadas... agados!...
Flago: Kia genia parafrazo!
Atuto: (serioze) Ne forgesu, knabo, ke antaŭ vi sidas
via baldaŭ estro!
Flago: (ride) Via estro? Mia dio, se la fabriko, la tuta
nacio estus regata de individuo kiel vi, nia