Jen via manĝaĵo, gustumu kaj lasu viajn entojn, obsedojn.
(Li atendas kaj repripensas dum la edzino eliras. La bubo ludetas per paneroj. Petro ekmanĝas kaj tuj, longe flaras la laktokafon.)
Petro: Strange gustas ĉi laktokafo… gustas kiel, kiel…
kvazaŭ bruligas la ezofagon… amaras, jukas,
adstringas, kiel acido! Diru Giĉjo, kion metis
via patrino en mian bovlon, ĉu vi ne vidas?
Giĉjo: (Naive, distrite) ŝi metis kiel ĉiam, Paĉjo,
varman lakton kaj kafon, kaj panon kaj sukeron,
kaj ĉio estis preta! Ankaŭ mi scius prepari
matenmanĝon, ĉu ne?
Petro: Ĉu ŝi ne iris al murŝranko… ne prenis poteleton,
paketon de tiuj pulvoroj, farunoj… vi
scias…?
Giĉjo: Ha, jes, paĉjo. Panjo prenis la saketon de
stimulaĵo per la porkidoj kaj, ĉar la reston de la
faruno ŝi ŝutis en la sitelon, mi ricevis la paperpoŝon
kaj en ĝin mi blovegis, blovegadis, poste
mi frapetis kaj tuk ĝi kreviĝis… Vere, ĝi ne estis
solida, ĉu ne paĉjo?
Petro: … kaj ŝi metis la reston en mian bovlon, kun
arseno, ĉu ne?
Giĉjo: Ho, ne, paĉjo! Panjo metis la farunon en la
trogon de la porkidoj… (ridetante) … ne en vian bovlon!
(Petro ĉesis la manĝadon kaj fiksokule revadas.
La edzino revenas laborrapidante)
Petro: (Al la edzino) Kion vi metis en mian manĝaĵon?
ĝi gustaĉas, kaj ĉio enfajrigas mian
stomakon.
Ŝi: Per kio vi volas ke mi preparu ĝin?… kiel ĉiam,
lakto, kafo…
Petro: Ha mi ne scias! (kolere) Tiu gusto, tiu gusto!…
Vi celas mian malaperon, mian morton, vi
volas venemi min, vi volas ne plu vidi min, min
malamegas, vi deziras vian liberon en adultado,
tutan liberacan ĝuon… liberon!
(Li ekstaras kun la bovlo en la mano kaj jetas
ĉion al la direkto de la edzino. Ŝi kaj Giĉjo
ekploras.)
Nu, jen via libereco, via maorado, via krima
agado, jen sufiĉas!
Ŝi: (Irante preni la bubon.) Mia dio, kia rabio! Mia
dio, kie la kulpo, kion mi faru, kion ni faru,
Giĉjo, mia Giĉjo!
(KURTENO)