(Sama salono, Petro staras ĉe la sojlo, sola.)
Petro: Iri labori, jes, tre facile, la plugilo, la erpilo
estas pretaj, jugi kaj jungi la bovinojn ankaŭ mi
povas... sed mi timas. Antaŭ ĉio mi volas min
ŝirmi en la kelo. estas tro danĝere ĉi tie, la
aviadilojn tondre alproksimiĝas kaj pafas,
pafadas!... Kie estas mia edzino, mia fileto, ĉu
bombo jam ilin neniigis? Giĉjo, Giĉjo!...
(La edzino alvenas.)
Ŝi: Ĉu ni iru? Kial tiu mieno? Kion vi havas tiom
subite?
Petro: Atentu, jen bombo, jen bombo... la fajro
kuradas, kuregas, atingas nin, atentu, atentu!...
Ŝi: Ne, mia kara, ne estas fajro, nek bombo. La
milito jam: finiĝis, la venonta ankoraŭ ne
komenciĝis. Cirkaŭ ni regas kompleta silento. Ĉio
estas nura imago, iluzio via, kredu min, restu
paca!
Petro: (Ĉiam fikse, tremete.) En la fundo brulas niaj
rikoltoj, mia tritiko detuiĝas en flamoj centmetraj,
ĉio estas ruĝa, ĝis ĉi tie sentiĝas la varmo;
la fumo, dense kaj vortice nigrigas la ĉielon, kie