regi nian mondon! Ho! kiom mi estis turmentata de tiu filo, kiom da batalo por ioma akordiĝo... (Firme) Nun de jaro malsanega, mi estingiĝas. Tiu kancero vivanta min rodas, glutas miajn fortojn, mian ekziston tutan... (ekplore) Min. (Pli nature) Tamen mia kara fileto estas tiom klera, tiom scia... Eble li ne malpravas, eble liaj teorioj kunportas la veran lumon por nia eterna feliĉo?... Kara filo, li elspezas sumegojn por mia bono, por mia sano, por mi... por mi... restas apud mi... (preskaŭ ride) por mi!... (paŭzo)
Jen mi malsatas, sed neniu kun mi estas, la deĵoro tro tedas, ĉu ne?
(Ŝi senpacience, insiste sonoras, dum la filo kure alvenas.)
Donu al mi buljonon el kokinaĵo, kaj dume preparigu prunsukon kaj sagukaĉon, sed restu kun mi, ĉar naŭzon mi eksentas, mi nepre vomos.
La filo: Jes, panjo karega! (Li eliras.)
Panjo: Nu, jes, miaj fortoj stompiĝas... kia trista senpoviĝo; ekstari mi ne plu kapablas, mi anhelas... (plore) eksvenas je la unua movo... (Dum la filo revenas kun plena taso, ŝi seke lin alparolas) Rapidu! Mi mortas!
(Ŝi ekgustumas kaj tuj grimacas.)
Estas tro varma kaj mankas salo! (Ŝi naŭziĝas.) Mi ne rezistas plu, mi ne plu povas!