Paĝo:Leibniz - Monadologio, 1905, Boirac.pdf/16

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kelkaj vortoj, kiuj en l’ Universala Vortaro estas difinitaj nur por l’ uzado popola aŭ literatura. Ekz. la vortoj afekto, pasivo, modo, k. t. p. Afekto, en la lingvo ordinara, signifas ŝajnigon de manieroj ne naturaj, ne simplaj; filozofie ĝi havas signifon multe pli larĝan: ĝi signifas, kiel latine affectus, la manieron, laŭ kiu unu estaĵo, unu afero estas pli malpli ŝanĝita per l’ ago de alia. Pasivo estas uzata nur gramatike pri la verboj; sed sendube la filozofia lingvo bezonas ĝin por kontraŭstari la vorton ago, same kiel latine agere kaj pati. Modo ricevas filozofie similan plilarĝiĝon de senco kaj egalvaloras plene la latinan vorton modus k. t. p.

Due, kiam ia vorto estis certa parto de la propra kaj kutima terminaro de Leibniz, mi ĝin senŝanceliĝe transportis en Esperanton, nur donante al ĝi ortografion kaj finiĝojn Esperantajn. Ekz. Monado, Percepto, Apercepto, Apeto, k. t. p.

Fine, mi libere enkondukis en la lingvon internacian ĉiujn esprimojn, kiuj ŝajnis al mi bezonaj por traduki respondajn esprimojn de la ĉie uzata filozofia terminaro, ekz. akcidento, empirika, refleksa, apriorie, aposteriorie, dedukti, racio (jam enkondukita de De Beaufront en sian Vortaron esperanta-francan, kvankam ĝin povas plej ofte anŝtataŭi kaŭzo kaj pravo), intelekto, civito, k. t. p.

Pri la radikoj de tiuj du lastaj kategorioj estis nur iom embarase decidi, kian formon estas pli konvene al ili doni. Ekz. ĉu oni devas preferi percev, perceptpercepci? Apet, apetitapetici? deduk, deduktdedukci? k. t. p. Estas tre bedaŭrinde, ke