Paĝo:Leibniz - Monadologio, 1905, Boirac.pdf/27

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fonto de l’ ekzistoj, sed ankaŭ de l’ esencoj kiel realaj, aŭ de tio, kio estas reala en l’ ebleco. Efektive l’ intelekto de Dio estas la regiono de l’ eternaj veraĵoj aŭ de l’ ideoj, de kiuj ili dependas, kaj sen ĝi estus nenio reala en l’ eblaĵoj, kaj ne nur nenio ekzistanta sed eĉ nenio ebla.

44. Tamen estas ja necese ke, se estas ia realeco en l’ esencoj aŭ eblaĵoj aŭ en la veraĵoj eternaj, tiu realeco estu fondita sur io ekzistanta kaj aktuala, kaj sekve sur l’ ekzisto de la necesa Estaĵo, en kiu l’ esenco envolvas l’ ekziston, aŭ en kiu sufiĉas esti eblece por esti aktuale.

45. Tiel do Dio sola aŭ l’ Estaĵo necesa posedas tiun privilegion, ke estas necese, ke ĝi ekzistu, se ĝi estas ebla. Kaj, ĉar nenio povas malebligi l’ eblecon de tio, kio enhavas neniajn finojn, nenian neon kaj sekve nenian kontraŭdiron, nur tio sufiĉas por koni l’ ekziston de Dio apriorie. Ni pruvis tion ankaŭ per la realeco de l’ eternaj veraĵoj. Sed ni tion ĵus ankaŭ pruvis aposteriorie, per tio ke ekzistas malnecesaj estaĵoj, kiuj sian lastan aŭ sufiĉan racion povas havi nur en la necesa Estaĵo, kiu havas en si mem la racion de sia ekzisto.

46. Tamen ne estas necese imagi kun kelkaj, ke la veraĵoj eternaj, estante dependantaj de Dio, estas arbitraj kaj dependas de lia volo, kiel ŝajnis opinii Kartezio kaj Sro. Poiret. Tio estas vera nur pri la malnecesaj veraĵoj, kies principo estas la konveneco aŭ l’ elekto de l’ plejbono, dum l’ eternaj veraĵoj dependas sole de lia intelekto, kaj estas ĝia interna objekto.