Paĝo:Leibniz - Monadologio, 1905, Boirac.pdf/35

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi juĝis, ke se la besto neniam komenciĝas nature, ĝi ankaŭ neniam finiĝas nature; kaj ke ne nur estas nenia naskiĝo sed ankaŭ nenia plena detruiĝo nek morto komprenata litere. Kaj tiuj rezonoj faritaj aposteriorie kaj ricevitaj de l’ eksperimentoj perfekte konsentas kun miaj principoj deduktitaj apriorie, kiel tie supre.

77. Tiel do oni povas diri, ke nedetruebla estas ne nur l’ animo, spegulo de nedetruebla universo, sed ankaŭ la besto mem, kvankam ĝia maŝino ofte pereas laŭparte kaj lasas aŭ prenas organajn vestojn.

78. Tiuj principoj donis al mi rimedon por klarigi nature la kuniĝon aŭ la konformiĝon de l’ animo kaj de l’ organika korpo. L’ animo sekvas siajn proprajn leĝojn, kaj la korpo ankaŭ siajn, kaj ili reciproke renkontiĝas pro la antaŭmetita inter ĉiuj substancoj harmonio, ĉar ĉiuj estas reprezentaĵoj de unu sama universo.

79. L’ animo agas laŭ la leĝoj de l’ celaj kaŭzoj per apetoj, celoj kaj rimedoj. La korpoj agas laŭ la leĝoj de l’ efikaj kaŭzoj aŭ de l’ movoj. Kaj ambaŭ regnoj, tiu de l’ efikaj kaŭzoj kaj tiu de l’ celaj, estas harmoniaj inter si.

80. Kartezio konfesis, ke l’ animoj ne povas doni forton al la korpoj, ĉar estas ĉiam la sama kvanto de forto en la materio. Tamen li kredis, ke l’ animo povas ŝanĝi la direkton de l’ korpoj. Sed tion ĉi li kredis, tial ke oni ne sciis dum lia tempo la leĝon de l’ naturo, kiu postulas ankaŭ la konservadon de la sama suma direkto en la materio. Se li ĝin rimarkus,