Paĝo:Leibniz - Monadologio, 1905, Boirac.pdf/36

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li falus en mian sistemon de l’ antaŭmetita harmonio.

81. Tiu sistemo faras, ke la korpoj agas, kvazaŭ ne estus, kvankam neeble, animoj, kaj ke la animoj agas, kvazaŭ ne estus korpoj, kaj ke ambaŭ agas, kvazaŭ unu influus sur la duan.

82. Rilate al la Spiritoj aŭ prudentaj animoj, kvankam mi trovas ke estas funde la sama afero en ĉiuj vivaĵoj kaj bestoj, kiel mi ĵus diris, nome ke la besto kaj l’ animo komenciĝas nur kune kun la mondo kaj ne finiĝas ankaŭ same kiel la mondo, estas tamen tio ĉi aparta ĉe la prudentaj bestoj, ke iliaj spermaj bestetoj, tiel longe kiel ili estas nur tio, havas nur ordinarajn aŭ sentaĵemajn animojn, sed tuj kiam tiuj el ili kiuj estas elektitaj, por tiel diri, trafas per aktuala embriiĝo la homan naturon, iliaj sentaĵemaj animoj elleviĝas al la grado de l’ prudento kaj al la superindeco de l’ spiritoj.

83. Inter aliaj diferencoj kiuj estas inter l’ ordinaraj amimoj kaj la spiritoj, kies parton mi jam rimarkis, estas ankaŭ tiu ĉi, ke la Animoj ĝenerale estas vivaj speguloj aŭ figuroj de l’ universo de l’ kreitaĵoj, dum la Spiritoj estas ankaŭ figuroj de l’ Diaĵo mem aŭ de l’ aŭtoro mem de l’ Naturo, kapablaj koni la sistemon de l’ universo kaj imiti ion de ĝi per arĥitekturaj (arĥitektonikaj) specimenoj, ĉar ĉiu spirito estas kvazaŭ diaĵeto en sia fako.

84. Tio faras ke la Spiritoj estas kapablaj eniri specon de societo kun Dio, kaj ke li estas rilate al ili, ne nur kio estas eltrovinto rilate al sia maŝino (kiel Dio estas rilate al ceteraj kreitaĵoj) sed ankaŭ