Ĉi tiu paĝo estas provlegita
SALADIN
Kaj se la judo estas tiu bona,
Prudenta viro, kia lin antaŭe
Priskribis la derviŝ’?
SITTAH
Do kio estos? — Vi kaptilon metos
Ja nur por la avara, singardema,
Timema judo; ne por la boneca,
Nek saĝa viro. Tiu ĉi jam estas
La nia sen kaptilo. — La plezuron,
De tia viro aŭdi elturniĝon:
Per kia fort’ kuraĝa li disŝiras
Tuj la ŝnuregojn, aŭ per kia ruza
Singardo li sukcesas, eĉ eviti
La retojn: tiun plezuregon vi
Ja krome havos.
SALADIN
Min jam ĝojigas.
SITTAH
Ja embarasi povas. Ĉar se estas
El la amaso unu, se li estas
Nur judo kiel judo: kontraŭ tia
Vi ja ne hontos ŝajni tia, kiel
Li ĉiujn imagadas? Male: kiu
Al li pli bone ŝajnas, al li ŝajnas
Stultulo, dando.
SALADIN
Agadu, por ke l’ malbonulo ne
Pri mi malbonon pensu?