Ĉi tiu paĝo estas provlegita
SITTAH
Tiele: ĉion uzi laŭ merito.
SALADIN
Ĉu ion jam elpensis kap’ virina,
Ne mem juĝante ĝin favore?
SITTAH
Frato!
SALADIN
Mi timas nur, ke la delikataĵo
En mia man’ mallerta disrompiĝos!
Afero tia estu praktikata
Samkiel elpensita: ruze, lerte.
Sed kiel ajn! „Mi dancos, kiel mi
Scipovas. — Mi preferus ja, ĝin povi
Eĉ malpli bone.
SITTAH
Mi garantias! Se vi nur bonvolas! —
Ke viroj viaspecaj ĉiam volas
Kredigi nin, ke nur ilia glavo,
Kaj nur la glavo ilin sukcesigis!
Leono ja, ĉasante kun la vulpo,
Pro l’ vulpo hontas, sed ne pro la ruzo. —
SALADIN
Kaj ke virinoj ĉiam nur klopodas,
Malsupren tiri viron! — Nu, sufiĉas! —
Mi kredas scii mian lecionon.
SITTAH
Mi iru for?
SALADIN
Ĉu vi restadi volis?