Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/105

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

SITTAH

Ne resti ja… ne resti ja videbla…
Sed en apuda ĉambro…

SALADIN

Sed en apuda ĉambro… Por aŭskulti?
Ne, franjo, eĉ ne tion, mi vin petas. —
For, for! — Susuras la kurten’! — Li venas! —
Kaj ne apude restu! — Mi kontrolos!

Ŝi iras tra unu pordo. Natan envenas tra alia kaj Saladin estas sidiĝinta.

5a SCENO SALADIN kaj NATAN.

SALADIN Envenu, jud’! — Alvenu, tutproksimen! Sen timo! NATAN Al la malamikoj timon! SALADIN

Vi estas Natan? NATAN Jes.

SALADIN La saĝa Natan?

NATAN

Ne! SALADIN Se ne laŭ vi mem, sed laŭ popol’. NATAN Jes, eble laŭ popol’!