Ĉi tiu paĝo estas provlegita
NATAN
Li estas Franko, juna, ne kutimis
Al nia la klimato; ne kutimis
Al laboreg’, malsat’, maldorm’…
RECHA
Malsana!
DAJA
Ke estas eble, Natan ja nur diris.
NATAN
Nun jen li kuŝas, sen amik’, sen mono,
Por pagi la amikojn.
RECHA
Patro mia!
NATAN
Sen flego, sen konsilo, sen konsolo,
Doloro lin sieĝas kaj — la morto!
RECHA
Ho, kie?
NATAN
Pro ino, kiun li ne vidis, konis…
Li estis homo…
DAJA
Natan, ŝin kompatu!
NATAN
Ne volas koni, nek plu vidi la
De li savitan — por al ŝi ŝparigi
La dankon…
DAJA
Ŝin indulgu!