Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/5

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Antaŭparolo

Tradukante klasikan dramon aŭ dramecon poemon, kia estas „Nathan der Weise“, oni povas procedi laŭ diversaj manieroj, kiuj dependas de la vidpunkto, de kiu oni rigardas la verkon.

Paul Bennemann en la Antaŭparolo al sia „Gyges kaj lia Ringo“ tre detale parolas pri tio. Mi ĉi tie defendos mian opinion nur, kie ĝi devias de tiu de s-ro Bennemann kaj aliaj.

Se oni tradukas en alian lingvon poeziaĵon de 30 versoj (linioj), ankaŭ la traduko nepre estu 30linia. Se oni tradukus Esperanten triaktan operon, ankaŭ la Esperanta traduko devus havi la saman nombron da versoj, ja eĉ da silaboj. Kial do oni rajtus traduki en 2528 versojn tekston, kiu estas nur 2076versa („Ifigenio“)? Mi al mi rifuzis ĉi tiun rajton, malgraŭ la modelo de nia Majstro mem. Mia „Natan la Saĝulo“ havas eĉ ne unu verson plian, ol „Nathan der Weise“.

Kompreneble ĉi tio postulas kroman devion de la opinioj de aliaj tradukintoj: s-ano Bennemann diras, „ke la pensoj de l’ verkisto estu nepre precize reproduktataj“. Ĉi tiuj pensoj — rilate al „Nathan der Weise“ almenaŭ — estas engrupigeblaj en tri grupojn:

1) banalaĵoj,
2) veraj ideoj klaraj,
3) pensoj nekompreneblaj;

ĉar ekzemple la ekzakta traduko de

Und wie die Spangen, wie die Ohngehenke,
Wie Ring und Kette dir gefallen werden,
Die in Damaskus ich dir ausgesucht