Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/61

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

HAFI

Vi, Hafi, estas enviema? Eble!
Mi volus nomi mia ŝian cerbon,
Boneca esti tiom, kiel ŝi.

SITTAH

Sed ĉiam li korekte al mi pagis.
Li ankaŭ pagos nun. Do lasu lin! —
Foriru, Hafi! Mi serviston sendos
Pro mia mono!

HAFI

Pro mia mono! Ne! mi ne daŭrigos
La komedion! Li, sen tio, iam
Ĝin scios.

SALADIN

Ĝin scios. Kion? Kion do?

SITTAH

Ĝin scios. Kion? Kion do? Al-Hafi!
Nu, kion vi promesis? — Ho, respektu
La vorton vian!

HAFI

La vorton vian! Ĉu mi ja supozis,
Ke tio ĉi okazos?

SALADIN

Ke tio ĉi okazos? Min sciigu!

SITTAH

Mi petas vin, Al-Hafi, modestiĝu.

SALADIN

Jen strange! — Kian intimaĵon varman,
Solenan, Sittah povus kun fremdulo,
Eĉ kun derviŝ’, prefere havi ol
Kun mi, kun sia frat’ samsanga? — Hafi,
Derviŝ’! Nun mi ordonas! Ekparolu!