Ĉi tiu paĝo estas provlegita
NATAN
Ŝi eble ne jam vidis nin…
RECHA
Nin vidas.
NATAN
Do nun kalmiĝu!
RECHA
Filinon, kiu nun ja estus kalma?
Kaj ne sopirus lin, al kiu ŝi
La vivon dankas? tial al ŝi karan
Nur, ĉar al vi unue ŝi ĝin dankas.
NATAN
Mi volus ne alia vin, ol tia;
Eĉ se mi scius, ke en via koro
Troviĝus io tut-alia.
RECHA
Ho patro?
NATAN
Ho, kio ajn en via koro kuŝas,
Natur’ ĝi estas kaj virgec’. — Ne zorgu.
Mi ankaŭ ja ne zorgas. Nur promesu:
Se iam via koro sin deklaros
Pli klare: Recha, ĝin al mi ne kaŝu!
Recha
Eĉ la ideo, eble al vi kaŝi
La senton mian, ege min tremigas.
NATAN
Sufiĉas! — Glatigite kaj finite! —
Jen estas Daja. Kion vi sciigas?