Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/72

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

DAJA

Ankoraŭ sub la palmoj li promenas,
Sed tuj li tiun muron ĉirkaŭiros. —
Jen li!

RECHA

Jen li! Kaj ŝajne li ne scias, kien?
Ĉu rekte? ĉu malsupren? ĉu maldekstren?
Ĉu dekstren?

DAJA

Ĉu dekstren? Ne; li certe ĉirkaŭiros
La monaĥejon, kaj li tiukaze
Ĉi-preterpaŝos.

RECHA

Ĉi-preterpaŝos. Prave! — Ĉu vi lin
Parolis? — Kiel li kondutis?

DAJA

Parolis? — Kiel li kondutis? Same.

NATAN

Plej bone estos, se li vin ne vidos.
Ekstaru malantaŭe; aŭ, pli bone,
Eniru.

RECHA

Eniru. Unu vidon nur! — Barilo
Lin kaŝas, ho!

DAJA

Lin kaŝas, ho! La patro estas prava:
Envenu! Tuj! Se li vin vidos, eble
Li tuj reiros.

RECHA

Li tuj reiros. Ha, la plektbarilo!

NATAN

Kaj se subite li el ĝi elpaŝos:
Ne estas eble, ke li vin ne vidos.
Do iru for!