NATAN
Fiere, malestime preter viro,
Ŝuldanta al vi dankon ĝis la morto.
TEMPLANO
Pro kio ? — Mi divenas! Ĉu vi estas…?
NATAN
Mi estas Natan, patro de l’ knabino,
Savita el la fajr’ per via faro.
Mi venas…
TEMPLANO
Pro tiu malgravaĵo mi jam devis
Toleri tro da dank’. — Precipe vi
Al mi neniom ŝuldas. — Ĉu mi sciis,
Ke estas la knabin’ filino via?
La devo estas de Templano, helpi
Al kiu ajn estanta en danĝero.
Kaj krome: mia vivo tiutempe
Min nur malhelpis. Kaj volonte mi
Ekkaptis la okazon, por ĝin riski
Por san’ kaj vivo de alia homo;
De hom’ alia, eĉ se tiu estis
Nur judidino.
NATAN
Kaj abomene! — Sed la sekvo estas
Ja klara: la grandec’ modesta savas
Sin post la abomenon por eviti
Admiratecon. — Kaj se ĝi tiome
Malŝatas, esti admirata: kion
Ĝi malpli do malŝatos? — Ho, sinjoro,