Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/75

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Se vi ne estus fremda kaj kaptita,
Mi ne arogus, tiel vin demandi.
Sinjoro, ho, ordonu, diru: kiel
Mi povus servi vin?

TEMPLANO

Mi povus servi vin? Neniel!

NATAN

Mi povus servi vin? Neniel! Mi
Riĉulo estas.

TEMPLANO

Riĉulo estas. Riĉa jud’ pro tio
Ne estas judo bona.

NATAN

Ne estas judo bona. Ĉu vi tial
Ne povas uzi tion, kion bonan
Li havas? uzi la riĉaĵojn liajn?

TEMPLANO

Nu, tion mi ne volas tute nei,
Jam pro mantelo mia. — Iam, kiam
Ĝi estos tute eluzita kaj
Nek drapo, nek kunkudro plu valoros,
Mi venos, por de vi pruntpreni monon
Aŭ drapon. — Ne rigardu malbonmiene! —
Mi ne jam celas vian poŝon! Mia
Mantelo ja ankoraŭ iom taŭgas.
Nur tiu ĉi angulo jam posedas
Makulon; estas eta bruldifekto.
Kaj ĝi estiĝis, kiam mi elportis
Filinon vian el la fajro.

NATAN

ekprenante la mantelangulon kaj rigardante ĝin

Filinon vian el la fajro. Strange:
Makulo tia, tia bruldifekto