Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Atestas pli favore eĉ pri viro,
Ol lia propra buŝ’! — Mi volus kisi
Makulon tiun! — — Estis malgraŭvole!
TEMPLANO
Nu kio?
NATAN
Larmo sur ĝin falis.
TEMPLANO
Surfalis multaj gutoj jam. (Sed preskaŭ
La jud’ min embarasas!)
NATAN
Bonvolus foje sendi la mantelon
Al mia filineto?
TEMPLANO
Kaj pro kio?
NATAN
Ŝi ankaŭ sian buŝon sur ĝin premu.
Ĉar brakĉirkaŭi la genuojn viajn
Ŝi certe vane nur deziras.
TEMPLANO
Ĉu — Natan? — Vere, Natan, vi esprimas
Bonege — akre — viajn pensojn — tre
Akrege — vi min embarasas — mi…
NATAN
Ho, ŝajnu kaj ŝajnigu kiel ajn —
Mi tamen konas vin. Vi estas tro
Honesta, bona por ĝentila esti.
Knabino — sentoplene; senditino —