TEMPLANO
Ĉi tion, mi nur venis nun; sed…
RECHA
Ĉe l’ piedoj de ĉi tiu fiera viro
Ja Dion volas danki, ne la viron.
La vir’ ne volas dankon, tiom, kiom
Ĝin la sitel’ ne volas, kiu helpis
Dum la estingo tiom laboreme.
Ĝi lasis sin plenigi, malplenigi
Indiferente: same ja la viro.
Li ankaŭ enpuŝiĝis en la fajron.
Hazarde mi en liajn brakojn falis;
Hazarde mi sur la mantelo restis,
En liaj brakoj kvazaŭ fajr-ereto,
Ĝis ke nin ambaŭ, mi ne scias kio,
Reĵetis el la ardo. — Kio jen
Dankinda? — En Eŭrop’ la vino kaŭzas
Aliajn farojn eĉ. — Templanoj devas
Ja tiel agi, ili devas savi
El fajro kaj el akvo kiel bone
Dresitaj hundoj.
TEMPLANO
Se, en momentoj de ĉagren’ kaj galo,
Humoro mia malbontraktis vin:
Do kial vi ripetis al ŝi ĉiun
Stultaĵon, kiun mia lang’ eligis?
Jen tro sentebla venĝo, kara Daja!
Sed antaŭ ŝi de nun almenaŭ pledu
Por mi pli bone.