Paĝo:Litova Almanako, 1923.pdf/282

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Batalante por sia libereco kaj sendependeco, Litovio ankaŭ zorgis pri siaj internaj aferoj. Antaŭ kvar jaroj litovoj komencis sian organizan laboron kun malgranda kvanto da fortoj. Sed hodiaŭ tiu ĉi kvanto estas milfoje pligrandiĝinta. La inteligentularo ankaŭ estas fortikiĝinta.

En ekonomia kaj kultura sfero oni ankaŭ vidas grandan progreson. La mondmilito estis detruinta ĉefan havaĵon de la lando: ĝi ekstermis multe da agrikultura inventaro, ĝi detruis multe da urboj kaj vilaĝoj. Sed nuntempe post fervora kvarjara laboro la multo estas rekonstruita kaj oni alproksimiĝas al normala stato. Samtempe kun agrikultura produktado plivigliĝas la komerco kaj industrio.

A. Klimas.
[Ornamaĵo mankas]


Kelkaj sciindaĵoj pri Litova lando.

Limoj kaj areo. Konsiderante la limojn de Litovio tiajn, kiuj estis fiksitaj laŭ packontrakto kun Rusio la 12an de Julio 1920, areo de Litova lando okupas ĉirkaŭ 85 000 kv. kilometrojn. En tutan tiun ĉi areon eniras iama Kaunas’a (Kovna) gubernio, Vilna gubernio sen Disna kaj Vileika distriktoj, Suvalka gubernio sen sudokcidenta parto, la parto de Gardina (Grodna) gubernio kaj Klaipeda regiono germane: Memelgebiet, kiu laŭ ekonomia vidpunkto estas nedetranĉebla de Litovio. Klaipėda (Memel) estas sola haveno por Litovio ĉe Balta maro kaj komence de nuna jaro estas rekonita la suvereneco de Litovio je tiu ĉi lando.