Paĝo:Litova Almanako, 1923.pdf/42

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Tombejo de herooj.
De Vincas Krėvė.

I.

En nia patrujo estas multe da belaj kaj ĉarmaj lokoj, estas multaj regionoj, fariĝintaj famaj pro gloraj agoj de niaj praavoj, sed inter ili ĉiuj la plej bela kaj plej fama estas Kantolando. Ĝi ravas nin per siaj altaj montetoj, per siaj malaltaj valoj, per siaj mallumaj arbaroj kun iliaj densaĵoj, kie nek homo povas trairi, nek besto trarampi, nur malgrandaj birdetoj-pepaduloj povas traflugi, nur diverskoloraj kukoloj kaj najtingaletoj, kiuj frumatene kaj malfruvespere kantfajfadas, nur ili ĝojplenigas la malserenan arbaron.

Sed pli bele ol malgrandaj birdetoj-pepaduloj, pli laŭte ol najtingaloj tie kantas junaj fratinetoj, de Kantolando belaj virgulinetoj…

Frumatene kaj malfrue vespere sonas iliaj kantoj en mallumaj arbaroj, en verdaj herbejoj, kiam ili rastas fojnon, kaj en larĝaj kampoj, kiam ili junulinoj la sekalon falĉas, kaj en verda ĉerizĝardeno, kiam ili je junulo sopiras…

Kaj kion nur ili ne priparolas, primencias en siaj sonaj Kantoj! En ili respeguliĝas la luma printempo kaj nebula aŭtuno, la doloro de junulo, forrajdanta al milito, kaj la sentoj de juna knabino, enamiĝinta je brava junulo…

Ili rakontas pri gloraj pasintaj tempoj, pri grandaj faroj de praavoj kaj pri hodiaŭaj malfeliĉoj, je kiuj suferas nia Litova lando. Kaj iliaj