Paĝo:Litova Almanako, 1923.pdf/47

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj selinte kaj bridinte siajn vir-ĉevalojn ili forrajdis tra kupra pordego el la alta patro kastelo.

Neniu ilin akompanis, nek la junaj fratinetoj, nek la virgaj junulinoj, kiuj la kantetojn kantas; nur la maljuna patrino akompanis ilin ĝis la alta sojlo, kaj la maljuna patro ĝis la kupra pordego, ĉar tiel ordonas la malnova moro.

Nur unu junulon sopire rigardpostsekvis du lumaj okuletoj, kasiĝintaj malantaŭ la blanka kastelfenestro. Nur la pli aĝan filon de nobelo Mykis, la junulon Zubrys, akompanis la bluaj okuloj de bela Mejluje, filino de nobelo Kindys…

Neniu vidis, neniu rimarkis, ke preterrajdante kaj ame ŝin alrigardante la junulo multon, multon promesis al la knabino: ne nur oran ringon, ne nur silkan veston…

Kaj poste vidis patro kaj la maljuna patrino, ke ofte ploradis la filino, sed kial ŝi ploris, oni ne sciis… Nur la maljuna patrino eble ekkomprenis, sed eble ankaŭ ne…

Ne longe rajdis la filoj kune, nur ĝis la vojkruciĝo. Tie haltiĝis la junuloj, donante al si reciproke la manon ili adiaŭis kaj disiĝis: du forrajdis orienten, kaj Zubrys en okcidentan landon.

Forrajdis filetoj kaj kvazaŭ la malseka tero ilin forglutis. Dum du jaroj nek ili sendis falkon, nek multkoloran leteron. Kaj multe, multe ploris tiam la maljuna patrino, dum du longaj jaroj atendante siajn filetojn…

Priploradis junulon ankaŭ la juna knabino…

V.

Forpasis longa jaro, kvazaŭ serena printempa tago, forpasis ankaŭ la alia, kiel nebula, malserena aŭtuna nokto, kaj komenciĝis jam la tria, tamen ne revenas la nobelaj filoj el malproksima